Sesiis en Havano kongreso pri medio kaj evoluo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-10 21:17:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La laboroj de kongresoj, simpozioj  de la Deka Kongreso pri medio kaj evoluo finiĝis en la Kongresa Palaco de Havano depost kvintaga sesio en kiu  1 300 specialistoj el 47 landoj interŝanĝis spertojn pri ekosistemoj kaj klimata ŝanĝo.

 La specialistoj, nome, akademianoj, sciencistoj kaj studentoj el ĉiuj kontinentoj prezentis ideojn kaj kriteriojn pri la natura medio de la homaro kion ili debatis dum la kongresaj sesioj.

Tiu ĉi evento starigis la kunlaboron inter landoj, daŭrigeblan kaj transformigan praktikon kun la celo atingi novajn konceptojn por la evoluo, kiuj inkluzivas solidaremon, kunlaboremon, reciprokan respondecon fronte al la medio.

Oni precizigis ke la nova evoluo-agendo havu universalan kaj integralan karakteron, krom esti fleksebla por reagi antaŭ la bezonoj, prioritatoj kaj specifaĵoj  de la landoj, kie oni fundamentis la ampleksigon de la evolumodeloj.

Inter la debatoj de la kongreso estis la etiko, egaleco, daŭrigebleco, scienco kaj projektoj de adaptiĝo al la klimata ŝanĝo en la agrikulturo, inter aliaj gravaj temoj.

Gisela Alonso, direktorino de la agentejo pri medio en Kubo kaj prezidantino de la organiza komitato de la kongreso, elstarigis la sciencon por la transformado, aspekto kiu evidentiĝis en la kongreso dum la prezentoj kaj ekspozicioj.

La venonta kongreso pri medio okazos en la jaro 2017 kun la celo atingi pliajn sukcesojn en la protektado de la natura ĉirkaŭaĵo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up