Komenciĝos rektaj flugoj inter Houston kaj Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-18 00:35:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ekde la venonta aŭgusto komenciĝos rektaj flugoj semajnaj inter Houston, Usono kaj Havano, Kubo, anoncis en Miami la  aerkompanioj HavanaAir Charters kaj Eastern Airlines Group, kiuj asociiĝos por tiuj celoj.

Mark Elías, prezidanto de HavanaAir, esprimis ke li tre ĝojas pri tiu ĉi alianco kaj malfermi la merkaton al Kubo.

Li precizigis per komuniko ke la flugoj startos merkrede ekde la interkontinenta flughaveno George Buŝ en Houston, ĝis la internacia flughaveno José Martí de Havano.

“Tiu  ĉi asociiĝo donos novan nivelon de servoj en  la plej granda el la Antiloj”, aldonis Elías.

Kun 65 flugoj monataj de Miami al Havano, Camaguey kaj Santa Clara, HavanaAir estas unu el la plej grandaj provizantoj de aera pasaĝertransporto al la insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up