John Kerry kaj Bruno Rodríguez renkontiĝos en Washington.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-18 07:16:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ŝtata departemento de Usono konfirmis ke la diplomatestro, John Kerry diálogos la venontan lundon en Washington kun la ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo, Bruno Rodríguez.

Estos la unua fojo en 50 jaroj ke ministro pri eksteraj rilatoj de la insulo estu akceptita en la usona ĉefurbo.

La proparolanto de de La Blanka Domo, John Kirby, klarigis dum gazetara renkontiĝo, ke kvankam Kerry ne ĉeestos la formalan ceremonion por remalfermo de la kuba ambasadejo la 20-an de julio, li dialogos poste kun Rodríguez kaj ambaŭ partoprenos gazetaran konferencon.

Li esprimis ke la kuba flago estos hisita en la ŝtata departamento, antaŭ la ceremonio okazonta en la ĝisnuna sidejo de la Sekcio  de Interesoj de Kubo en Washington, kaj ĝi aldoniĝos al la pli ol 150 landoj kun kiuj La Blanka Domo  havas diplomatiajn rilatojn.

Li aldonis ke La Blanka Domo sendos al la ceremonio delegitaron, kiun  gvidos la vicsekretario de ŝtato por aferoj de la okcidenta hemisfero, Roberta Jacobson.

La anoncisto de La Blanka Domo aldonis ke ankaŭ ĉeestos la estonta respondeculo de la diplomatia sidejo en Havano, Jeffrey DeLaurentis.

La usona ambasadejo en Havano ekfunkcios ankaŭ lunde la 20-an, kvankam ties malfermo estos pli altranga ol tiu de la kuba misio, lasante la ĉefajn agadojn por la vizito de Kerry al Havano en baldaŭa momento.

Kirby aldonis ke Kerry kaj Rodríguez subtenos “konversacion esencan” pri la nova erao kiu malfermiĝas por la du landoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up