Vizito de Obama al Kubo kaj novaj reguloj por vojaĝoj de usonanoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-07-23 07:22:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona registaro pritaksos komence de 2016 viziton de la prezidento Barack Obama al Kubo antaŭ fino de lia mandato kaj ankaŭ la eblecon ke la usonanoj vojaĝu individue al la insulo kaj ne nur en grupoj, tiel estis informite depost kunsido sesiinta en la Blanka Domo.

La asesoranto pri nacia sekureco kaj strategia komunikado, Ben Rhodes, diris en tiu kunsido ke tio dependos de la evoluo en la diplomatiaj rilatoj, laŭ la informfontoj, kiuj petis ne esti identigitaj, en la gazeto Nuevo Herald.

Tiamaniere, Washington estus preparante novajn regulojn por ampleksigi siajn rilatojn kun Kubo, en sferoj kiel vojaĝoj al la insulo kaj financaj kaj bankaj transakcioj.

Tiurilate, alia informfonto diris ke la registaro estus konsiderante ŝanĝi la postulojn de la nomataj vojaĝoj “popolo al popolo”, kiuj estas en la kategorio de vizitoj edukaj, por ebligi ke la individuaj vojaĝantoj povu iri al Kubo. Nuntempe, en tiu kategorio nur povas iri grupoj.

Tiu ĉi ŝanĝo “kreus enorman truon en la malpermeso vojaĝi al Kubo”, sciigis la informfonto.

Proksimume 75 invititoj partoprenis la informan kunsidon en kiu Rhodes kaj la asesoranto de la prezidento, Valerie Jarret, samkiel aliaj altrangaj funkciuloj de la ŝtata departemento, la vicsekretario de ŝtato por Latinameriko, Roberta Jacobson, kaj Mark Feierstein, direktoro por aferoj de la okcidenta hemisfero, parolis pri la novaj reguloj, indikis la oficiala invito de la Blanka Domo.

Demandite pri la ebleco malfermi konsulejon kuban en Miami, spite al neglektemo de la lokaj aŭtoritatuloj kiel la urbestro, Tomás Regalado, la funkciuloj klarigis ke malgraŭ ne priparolite, se la kuba registaro tion petus, oni aprobus ĝin.

Jam antaŭe, la negoc-ataŝeo de la nova ambasadejo, José Ramón Cabañas, priparolis la temon en intervjuo por la televidkanalo Univisión 23 kaj menciis la altan demandon pri konsulaj servoj en Miami-Dade, kie loĝas la plimulto de kubano-usonanoj rezidantaj en Usono.

La malfermo de konsulejo en la sudo de Florida, malfermus la eblecon, ankaŭ tion fari en Kubo, kie Washington estus interesiĝanta pri konsulejo en urbo kiel Santiago de Cuba.

La eventon en la Blanka Domo ankaŭ partoprenis la ataŝeo de la nova ambasadejo de Usono, Jeffrey DeLaurentis.

La buroo de insdustrio kaj sekureco (BIS) de la departemento de komerco, starigis la ordonon de la ŝtatsekretario, John Kerry forigi la insulon de la listo de landoj subtenantaj terorismon, kio implicas, ekzemple, ke Kubo jam povus importi produktojn kun 25% de komponantoj el usona deveno kaj ke privataj aviadiloj povus akiri permesojn por vojaĝi al la insulo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up