Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo daŭre ekpaŝas por fortigi la socialisman entreprenon kaj malfermi la maĵoristan merkaton.

La kuba gazeto Granma informas ke kun la celo plenumi kelkajn el la gvidlinioj aprobitaj de la registaro kaj la partio por avanci en la fortigo de la socialisma entreprena manaĝerado, oni decidis ekigi eksperimente la aplikon de la nova koncepto pri ŝtata mendo.
La eksperimento, kiu envolvas kelkajn entreprenojn regatajn de la ministerio de industrioj, de la konstruado kaj de energio kaj minoj, ankaŭ kontribuos al iompostioma ampleksigo de la maĵorista merkato  kaj rajtigos la ĝeneralajn direktorojn de tiuj entreprenoj vendi maĵoriste al juraj kubaj personoj,  plenuminte siajn kontraktojn- vendi la superproduktadon de elektitaj varoj kaj la rajtigitajn servojn, konsiderante la merkatan postulon, kaj kovrante ĉiujn kostojn, elspezojn kaj impostajn kompromisojn.
La menciataj superporduktadoj povas esti originitaj pro malplenumo de kontraktoj flanke de la klientoj, kreskoj de la produktado pro pli bona efikeco produktiva, aŭ alia leĝa fonto kapabla tion origini.
La entreprenoj povus aprobi la maĵoristajn prezojn laŭ la kongruoj inter oferto kaj mendo. Ili estos aplikataj en kubaj pesoj (CUP) aŭ konverteblaj pesoj (CUC) aŭ ambaŭ, kaj povus reduktiĝi kaŭze de la kvalitoj, transdon-kondiĉoj kaj komercado, vendoj en grandaj volumenoj aŭ aliaj komercaj kialoj.
La ekfunkciigo de tiu ĉi sperto ebligos ke la entreprenoj povu altigi siajn nivelojn de vendoj kaj profitoj, kio konsistigos fonton por ties rekapitalizado kaj kresko de la enspezoj por la laboristoj.
Por tiu celo estis aprobitaj la rezolucioj no. 641 kaj 471 de la ministerioj de ekonomio kaj planado kaj de financoj kaj prezoj, respektive, kiuj estas publikigitaj en la oficiala gazeto no. 40.
Tiu ĉi eksperimento konsistigas antaŭaĵon de tio kio iom post iom ekfunkcios en la ŝtata entrepreno de la lando ekde januaro 2014.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4099533

  • maxima: 19729
  • yesterday: 0
  • today: 3578
  • online: 177
  • total: 4099533