Kuba vicprezidento interesiĝis pri la agadoj por batali kontraŭ sekeco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-01 18:18:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La vicprezidento kaj dua sekretario de la komunista partio, José Ramón Machado, insistis en la orienta provinco Las Tunas, ke la nutraĵ-produktado esencas por rekuperigi la agrobrutaran sektoron en la insulo.

Li ankaŭ partoprenis kunsidon en la bazaj unuoj por kooperativa produktado de la samnoma municipo kaj esprimis ke pro la problemoj kaŭzitaj de la sekeco estas esence prepariĝi por ellabori nutraĵojn kaj ekspluati la akvofontojn kun lokaj rimedoj.

La vicprezidento vizitis centron de la entrepreno agrobrutara kiu apartenas al la programo por rekuperi la lakto-produktadon, kie li estis informita pri la kapacito subteni 300 bovidojn ekde la naskiĝo ĝis la unua vivojaro, kaj de tie oni movas ilin al la centroj evoluigaj.

La provinco estas unu el la plej senarbaraj de la lando kaj pro tio li instigis al kreado de speciala programo por altigi la ritmon de arbarigo, konsiderante  ke tio ebligos plibonigi la pluvan sesion en teritorio kiu havas la plej altan sekecon en la lando, li emfazis.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up