Hillary Clinton alvokis ĉesigi la usonan sieĝon al Kubo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-01 18:33:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En diskurso elparolita  en la internacia universitato de Florida, Clinton alvokis al la Kongreso ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon altrudatan al Kubo dum pli ol 50 jaro,  tiel ke “neglekti pri tio estus veti por politiko kiu evidentigis sian fiaskon”.

Ŝi esprimis ke estus bone profiti la momenton kiu prezentiĝas kun la restarigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj kaj “decidi pri interagado kaj la sieĝo, inter vetado por freŝa pensmaniero aŭ daŭrigi la dinamikon de la malvarma milito”.

Ŝi aldonis ke “ni alvenis al decida momento. La kuba popolo longe atendis por ŝanĝo. La sieĝo devas ĉesi por ĉiam kaj anstataŭi ĝin per pli saĝa strategio.”

“Grandaj plimultoj volas pli bonan rilaton kun Kubo”, memorigis Clinton al la respublikanaj  gvidantoj de la Kongreso, reference al pluraj enketoj kiuj montras kiel granda parto de la usonanoj subtenas la politikon pri normaligo de la rilatoj komencitan  de la prezidento Barack Obama la pasintan 17-an de decembro 2014.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up