Kubo kaj Germanio en internacia festo por la paco.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-04 19:46:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 11-a eldono de la internacia festo por la paco, kiu ĉiujare okazas en la regiono de Graal- Müritz (norda Germanio), levis sian voĉon favore al  Kubo por renovigi  la amikajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj.

La oficiala retejo de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj sciigas ke la evento arigis figurojn de la politika kaj socia scenejo germana, kaj ankaŭ partoprenis la kuba ambasadoro en Berlino, René Juan Mujica Cantelar, kiu kune kun centoj da homoj pledis kontraŭ la milito.

La diplomato adresis saluton al la ĉeestantoj kaj konfirmis la kompromison kaj kontribuon de Kubo en la batalo por la paco kaj ankaŭ parolis pri la amikeco kaj solidareco ekzistantaj en Germanio rilate al la kariba lando.

Li esprimis ke la ligoj devas daŭre plifortiĝi en la nova kunteksto de la oficialaj rilatoj inter la du landoj. Li ankaŭ parolis pri la sieĝo ekonomia, financa kaj komerca de Usono kiu konsistigas agreson kontraŭ la insulo, spite al la pozitivaj ŝanĝoj okazintaj per la agadoj de la prezidento Barack Obama en la politiko rilate al Kubo.

La kuba ambasadoro dialogis kun la deputitoj federaciaj de La maldekstro, Dietmar Bartsch kaj Gesine Lötzsch, samkiel kun aliaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj kiuj partoprenis la renkontiĝon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up