Raúl Castro kaj la kardinalo Jaime Ortega renkontiĝis en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-18 10:10:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-lunde la kuba prezidento Raúl Castro akceptis la kardinalon Jaime Ortega Alamino, ĉefepiskopo de Havano.

Dum la afabla renkontiĝo ili dialogis pri la evoluo de la preparlaboroj por la vizito de lia moŝto la Papo Francisco al Kubo inter la 19-a kaj 22-a de septembro.

Ili same pritraktis temojn de reciproka intereso de la rilatoj inter la ŝtato kaj la katolika eklezio en Kubo.

La kuba ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez kaj la historiisto de Havano, la doktoro Eusebio Leal ankaŭ ĉeestis la dialogon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up