Raúl Castro sendis kondolencan mesaĝon pro forpaso de kuba pastro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-29 08:07:48

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-vendrede, la kuba prezidento Raúl Castro sendis kondolencan mesaĝon al la familianoj de la emerita pastro de la presbitera reformita preĝejo en Kubo (IPRC), Sergio Arce Martínez, kiu forpasis je la aĝo 91-a en la provinco Matanzas.

Laŭ la informagentejo Prensa Latina, la letero estas adresita al Nacyra Gómez, la vidvino kaj al la gefiloj, Reinerio kaj Dora Arce Valentín; ĝi estis legita dum memora servo farita en la presbitera preĝejo de Varadero, je 140 km oriente de Havano.

En la ceremonio same estis legitaj aliaj kondolencaj mesaĝoj venintaj el diversaj landoj, elvokante la memoron de la pastro, “konata en Kubo kaj en la mondo pro lia teologia agado kaj kubaneca identosento”.

Oni sciis la mesaĝojn de la evangelia seminario de teologio, ekumena movado, de la presbitera preĝejo, de la oficejo pri religiaj aferoj de la komunista partio, kaj de la parlamento, en kiu Arce Martínez estis deputito dum tri leĝofaraj periodoj inter 1998 kaj 2008.

Oni memorigis ke Arce Martínez gvidis de 1969 ĝis  1984  la seminarion pri teologio en Matanzas, kiel ekumena gvidanto li membris en la estraro de la konsiliantaro de eklezioj de Kubo kaj estis direktoro de ties studa centro kaj aŭtoris plurajn librojn, artikolojn kaj eseojn.

Li havis diversajn respondencojn en sia preĝejo kaj en la kristana konferenco por la paco, impulsis movadojn de solidareco favore al Kubo kaj al la latinamerikaj popoloj, li estis iniciatinto en 1975 de la kristanaj metiejoj por socialismo.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up