Kubo: ĉio pretas por la nova lernojaro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-08-31 09:33:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La doktoro Jesús Durán Rivero, funkciulo de la ministerio pri publika sano de Kubo, informis en Havano ke ĉiuj kondiĉoj pretas tutlande por garantii la lernejan sanstaton en la lernojaro 2015-2016 kiu komenciĝas la 1-an de septembro.

Li deklaris al la nacia informagentejo (ACN) ke la celo estas konservi kaj impulsi la bonan sanstaton de la gelernantoj kaj gelaboristoj de la eduka sektoro kaj ke la procezo eduka okazu kun maksimuma efikeco.

La kunordiganto de la programo de lerneja sano klarigis ke ekde la fino de la kurso okazis inspektadoj en la lernejoj por taksi la riskajn faktorojn rilate al tiu ĉi nova kurso, kaj en la dua duono de aŭgusto oni revizis la kondiĉojn higienajn, pri sanigado, akvo kaj aliaj nepraj elementoj.

Li atentigis ke en Kubo ekzistas pli ol 10 400 institucioj lernejaj, kiuj inkluzivas ekde la antaŭlerneja ĝis la teknikaj, superaj, tio estas, universitataj kaj aliaj de kulturo, sportoj kaj medicino.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up