Gratulas Raúl Castro la vjetnaman popolon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-01 09:18:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro sendis gratulmesaĝon al la registaro, al la partio kaj popolo de Vjetnamio okaze de la 70-a datreveno de ties sendependiĝo.

La kuba prezidento ratifis ankaŭ la firman volon pli fortigi la amikajn kaj kunlaborajn rilatojn ekzistantajn inter Kubo kaj Vjetnamio.

Laŭ sciigo de la informagentejo Prensa Latina, la mesaĝo estas adresita al Nguyen Phu Trong, ĝenerala sekretario de la komunista partio, al la prezidento Truong Tan Sang kaj al la ĉefministro Nguyen Tan Dung.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up