Miguel Díaz-Canel vizitas Rusion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-01 09:25:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua kuba vicprezidento, Miguel Díaz-Canel, vizitas Moskvon,  kie li estis akceptita de Valentina Matvienko, prezidanto de la konsilantaro de la Rusa Federacio, Dimitri Rogozin, vicprezidanto de la registaro kaj kunprezidanto de la komisiono interregistara rusa-kuba, kaj Ivan Mielnikov, unua vicprezidanto de la Ŝtata Dumao.

La interŝanĝoj okazis en afabla kaj fida etoso laŭ la nuna stato de la rilatoj kaj perspektivoj, kaj ili konstatis la tre pozitivan momenton de tiuj ligoj inter ambaŭ landoj, kies politika dialogo estas alta, la kunlaboro en la internaciaj organizsmoj estas tre proksima, kaj la konkretigo de komunaj projektoj en gravaj sektoroj integriĝas al la ekonomia agendo reciproka.

Díaz-Canel daŭrigos sian vojaĝon al Beijing, Ĉinio, kie li partoprenos nome de la kuba registaro, la omaĝojn okaze de 70-jariĝo de la fino de la dua mondmilito en tiu azia lando.



Komentarioj

  • poirkndm's gravatar
    poirkndm
    04/09/2015 03:27 pm

    1


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up