Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo devigita nuligi konsulajn servojn en Usono pro neglekto de la bankoj prizorgi siajn kontojn.

La sekcio de interesoj de Kubo en Usono anoncis la haltigon de siaj konsulejaj servoj pro la neebleco ke iu banko de tiu lando prizorgu siajn kontojn kaj avertis pri la “negativaj sekvoj” de tiu decido por la kubanoj kaj usonanoj kaj la interŝanĝoj kun la kariba insulo.
La sekcio de intereso” bedaŭris aparte pro la damaĝoj kaŭzotaj al la kubaj kaj usonaj civitanoj pro la neebleco ke tiu konsuleja sekcio daŭre faciligu la demarŝojn ligitajn al emisiado de pasportoj, vizoj, leĝigo de dokumentoj kaj aliaj servoj”
La sekcio de interesoj de Kubo sendis komunikon al la usona gazetaro kaj emfazas ke tiu ĉi situacio “havos negativajn sekvojn por la familiaj vizitoj, la akademiaj, kulturaj, edukaj, sciencaj, sportaj kaj alispecaj interŝanĝoj inter Kubo kaj Usono”.
Laŭ informis la kuba misio en tiu lando, la banko kiu prizorgis siajn kontojn kaj tiuj de aliaj oficejoj en Usono, M&T informis la pasintan julion ke ĝi ne povus plu zorgi la operaciojn de diplomatiaj oficejoj eksterlandaj.
Ekde tiam Kubo ne povis trovi novan institucion financan kiu estu preta okupiĝi pri la insulaj bankokontoj pro la “baroj starigataj kaŭze de la usona politiko de sieĝo ekonomia, komerca kaj financa altrudata al Kubo”.
Tiu ĉi situacio “provokos gravajn problemojn al la normala funkciado de la sekcio de interesoj kaj la konstanta misio de Kubo antaŭ UN” avertis la diplomata sekcio.
La unua konsekvenco estas ke Kubo devas nuligi ekde nun la konsulejajn servojn ĝis nova anonco kaj nur tre “limigite” povus ion fari, ekzemple nur en kazo de “humanitaraj demarŝoj”.
La diplomatia reprezento de Kubo en Usono memorigis al la departemento de ŝtato ties “juran devigon garantii la plenumon de la konvencio de Vieno pri la diplomatiaj rilatoj kaj konsulaj kiu establas la devon “doni ĉiuspecajn facilaĵojn “ al la diplomatiaj reprezentoj por plenumi siajn funkciojn.
Pro la manko de rektaj diplomatiaj ligoj, Kubo kaj Usono tenas siajn respektivajn “sekciojn de interesoj” kiuj ebligas plenumi konsulejajn servojn kaj daŭrigi la minimumajn rilatojn ekzemple pri temoj de migrado, tamen, la kubaj funkciuloj estas serioze limigitaj por agadoj kaj moviĝo en tiu teritorio.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
  • Esperanto 10-09-17
vizitkalkulilo

3849644

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4569
  • today: 1031
  • online: 177
  • total: 3849644