Kubo bonvenigas la papon Francisco en harmonia kunvivado

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-16 09:00:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La prezidanto de la eklezia konsilantaro de Kubo (CIC), Joel Ortega, asertis ke la vizito de la papo Francisco estas pozitiva okazaĵo, tial ke tiu ĉi interŝanĝo estas esenca en la nuna mondo, ĉar ne estos paco sur la tero sen la necesa harmonio interreligia.

Kelkaj tagoj antaŭ la alveno de la papo Francisco al la kariba insulo, la 19-an de septembro, kiel parto de apostola kaj pastra vizito al Kubo kaj Usono, multaj personoj sin demandas kiel kunvivas la diversaj religioj en la kariba lando.

Kubo privilegias, estas nacio kie ne estas religia konflikto, tute male, ni kune marŝas kun ĉiuj religioj por la paco, sed ne tiu konata pro foresto de milito, sed tiu koncernanta la spiritan bonfarton de la familio kaj la komunumo, asertis Ortega dum intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina.

La vizito de la papo havas historian karakteron. Jam du gvidantoj de la katolika eklezio vizitis nin antaŭe kaj ne ĉiam iu lando havas tian ŝancon en tiom mallonga tempoperiodo (17 jaroj), li aldonis kaj atentigis ke ĉi-foje temas pri latinamerika papo.

Ortega komentis ke la papo Francisco havas ampleksan vizion pri esencaj temoj kiel egaleco, justeco, medio, libereco kaj egalrajteco, ke estas homo kiu atentas la malriĉulojn,  kaj la nomo de li elektita, Francisco, estas inspirita en Sankta Francisco de Azizo, kiu forlasis ĉion por doni sin al la nenihavantoj, montrante la vojon al solidareco.

Pro tio la eklezia konsilantaro de Kubo konsideras ke lia vizito estas pozitiva okazaĵo por la kariba lando.

La konsilantaro de eklezioj de Kubo estis fondita en 1941  de grupo el proksimume 8 eklezioj kaj kristanaj grupoj. Hodiaŭ membras en ĝi 53 tutlandaj organizoj, inter ili, ekumenaj movadoj kiel la episkopaj eklezioj, metodistoj, grek-ortodoksa, pentekostalo, savgarda armeo, inter aliaj, ĝis 30 entute.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up