Obama alvokas entreprenistojn agi kontraŭ la ekonomia sieĝo al Kubo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-17 09:10:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum renkontiĝo kun entreprenistoj okazinta en Washington kaj respondante kelkajn demandojn de la aŭskultantaro, Barack Obama instigis ilin premi en la Kongreso por haltigi la sieĝon altrudatan al Kubo, kaj elstarigis la “signifoplenajn ekonomiajn oportunaĵojn” de la procezo por normaligi la reciprokajn rilatojn.

La prezidento ankaŭ precizigis ke la tuj okazonta vizito de la papo Francisco al Kubo estos “okazo” por ampleksigi  la “interesajn dialogojn” jam okazantajn ene de Kubo, laŭ indikas la informagentejo EFE.

En nova celdeklaro, la prezidento usona opiniis ke Kubo “ne trasformiĝos de la nokto al mateno” kaŭze de la procezo de rilatnormaligo kun Usono, sed li aldonis ke “neeviteble” kun la tempo tiu proksimiĝo “kreos spacon por la persona libereco kaj politika transiro”.

“Estas sensence ke ni daŭre kateniĝu al malnovaj formoj intertrakti”  kun Kubo, aldonis Obama rilate al la ekonomia sieĝo.

Ekde la anonco farita en decembro pri la procezo por normaligi la rilatojn kun Kubo, Obama montris sin favora al haltigo de la altrudata sieĝo kontraŭ la insulo, kiu daŭras pli ol 50 jaroj, sed tion povas nur la Kongreso forigi.

Pasintsemajne, Obama renovigis unu plian jaron la nomata Leĝo de komerco kun la malamiko, kiu subtenas la ekonomian sieĝon altrudatan al Kubo, tial  li povos plu teni aŭtoritatecon ekzekutivan por fleksigi punojn kontraŭ la insulo en la reciproka procezo por normaligi la rilatojn.

La renovigo de tiu leĝo “maksimumigas la flekseblecon de la prezidento por mastrumi la sieĝon al Kubo kaj rajtigi specifajn operaciojn”, precizigis altranga funkciulo usona al la informagentejo EFE.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up