La Papo Francisco plenumis intensan dimanĉon en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-21 08:38:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La Papo faris historian meson ĉi-dimanĉe en la Placo de la Revolucio de Havano, kie li salutis multajn ĉeestantojn kaj speciale infanojn kaj handikapulojn.

Poste li renkontiĝis kun Fidel Castro, historia gvidanto de la kuba revolucio kaj ankaŭ vizitis la prezidenton Raúl Castro en la Palaco de la Revolucio.

Sekve, la Papo translokiĝis al la katedralo de Havano, al la nomata celebro de la antaŭtago, kune kun pastroj, religiuloj, religiulinoj kaj seminaristoj; poste vizitis la kulturcentron Pastro Félix Varela, kie dialogis kun la gejunuloj. 

Dum la renkontiĝo kun la gejunuloj la Papo parolis pri la amo al la aliuloj, la graveco praktiki la virton kaj alvokis  ilin ĉiam revi.

La Papo insistis pri la graveco kune marŝi konstruante patrolandon, spite al la diferencoj, kreante la socian amikecon por la komuna bono.

“La malamikeco socia detruas la familiojn, detruas la sociojn, detruas la mondon. La plej granda malamikeco estas la milito kaj nuntempe la mondon detruas la militoj”, asertis la Papo Francisco.

En sia trairado havana la Papo haltis en la preĝejo de la Sanktigita Koro de Jesuo kaj Sankta Ignacio de Loyola, plej konata kiel la preĝejo de la strato Reina situanta en la municipo Centra Havano.

Ĉi-lunde la Papo Francisco  vizitos la orientan urbon Holguin, situanta je pli ol 700 km de Havano, kie li faros meson  en la Placo de la Revolucio Calixto García, kaj poste benos la urbon kaj ties loĝantaron ekde la plej alta punkto kiu ĉirkaŭiras la urbon, la pinto de La Kruco.

La placo estis bone ornamita por la okazo, kun frontaĵo similanta la marondojn  de la Haveno de Nipe, kie aperis en 1612 la bildon de la Virgulino de la Caridad del Cobre , kaj la marbordojn de Insuleto Bariay,  loko tra kiu eniris en 1492 la kruco de la evangelizado al tiuj ĉi teroj.

Morgaŭ, la lasta tago de la vizito de la Papo Francisco en Kubo, li vojaĝos al Santiago de Cuba kie troviĝas la ĉefpreĝejo de la patronino de Kubo kie li plenumos la lastan tagon de tiu ĉi historia vizito al la kariba insulo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up