Raúl Castro plenumas intensan programon en sia unua vizito al Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-25 08:42:46

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Nov-Jorko kie plenumos ampleksan laborprogramon, ĉeestos la plensesion de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj dialogos kun usonaj kaj eksterlandaj personecoj.

La kuba prezidento partoprenos kunsidon de UN kaj li aŭdos la paroladon de la Papo Francisco, kie oni instalos pintkunsidon celantan adopti 17 celojn por daŭripova evoluo por la periodo 2015-2030.

Li renkontiĝos ankaŭ kun usonaj kongresistoj, inter ili, la demokrataj reprezentantoj Barbara Lee (Kalifornio), James McGovern (Massachusetts) kaj José Serrano, Charles Rangel, Nidia Velázquez kaj Gregory Meeks, ĉiuj por Nov-Jorko.

Tiu ĉi estas la unua vizito de Raúl al Usono kaj en la venontaj tagoj li dialogos kun prezidentoj vojaĝintaj al UN, entreprenistoj, membroj de la solidareco kun la insulo kaj kubanoj tie rezidantaj.

Raúl ankaŭ dialogos kun la guberniestro de Nov-Jorko, Andrew Cuomo, kiu vizitis la insulon la pasintan aprilon en komerca delegitaro.

Dum sia restado en NovJorko konkretiĝos la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Kubo kaj Insuloj Marshall kaj Palau. 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up