Raúl Castro en Nov-Jorko: en la debato por la paco kaj pli bona mondo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-09-28 09:46:05

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alparolos ĉi-posttagmeze okaze de la segmento altnivela de la ĝenerala asembleo de UN, kie hodiaŭ komenciĝis la ĝenerala debato kun ĉeesto de pli ol 140 ŝtatestroj, forumo sesionta ĝis la 3-a de oktobro, kun ĉefaj temoj kiel la paco tutmonda, la klimata ŝanĝo, batalo kontraŭ terorismo kaj impulso al la agendo post 2015 por daŭripova evoluo.

Dum sia restado en Nov-Jorko la kuba prezidento plenumadis ampleksan programon de agadoj,  kiuj inkluzivis renkontiĝojn kun mondaj gvidantoj kaj personecoj usonaj, krom prezidi la ceremoniojn por restarigo de diplomatiaj rilatoj inter Kubo, Palau kaj Insuloj Marshall.

La kuba ŝtatestro ankaŭ dialogis kun la prezidentoj Nicolás Maduro, de Venezuelo; Filipe Nyusi de Mozambiko;  Aleksander Lukashenko  de Belarusio kaj kun la sveda ĉefministro Stefan Lefven; ankaŭ interŝanĝis salutojn kun la prezidento de Ĉinio, Xi Jinping.

Raúl Castro vizitis en hotelo de la Granda Pomo al la eksprezidento usona Bill Clinton (1993-2001), kaj akceptis en la kuba konstanta misiejo antaŭ UN al la guberniestro kaj urbestro nov-jorkaj Andrew Cuomo kaj Bill de Blasio, respektive.

Raúl ankaŭ dialogis kun entreprenistoj, kongresistoj kaj aktivistoj de la solidareco.

Antaŭe, grupo de personoj levis en la centra avenuo Lexington, de Manhattan, kie situas la kuba misiejo, bonvenigajn afiŝojn okaze de la vizito de la kuba prezidento kaj alvokojn  por ĉesigi la sieĝon ekonomian, financan kaj komercan altrudatan al la insulo dum pli ol 50 jaroj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up