La prezidento de Laoso vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-01 09:37:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Ĉi-ĵaŭde komenciĝas oficiala laborvizito de Choummaly Sayasone, prezidento de la popola demokratia respubliko de Laoso kaj ĝenerala sekretario de la popola partio revolucia de tiu azia lando.

La prezidento laosa plenumas oficialan programon kiu inkluzivas kunsidon kun la prezidento Raúl Castro kaj aliaj altrangaj funkciuloj de la kariba insulo.

La prezidento Sayasone, estis elektita kiel  prezidento de Laoso en junio de 2006 en la antaŭsesio de la 6-a nacia asembleo, sed  en la sama jaro estis elektita ĝenerala sekretario de la popola partio kies 8-a kongreso efektiviĝis en marto.

Kubo kaj Laoso havas bonajn rilatojn kunlaborajn kaj amikajn, kiuj plifortiĝos per tiu ĉi vizito.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up