Vizitas Kubon la ĉefministro de Orienta Timoro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-03 10:13:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Por plenumi oficialan laborviziton alvenis al Kubo Rui Maria de Araujo, ĉefministro de orienta timoro, kiu estas akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro kaj aliaj altrangaj gvidantoj de la insulo.

La vizitanto esprimis ke la rilatoj inter ambaŭ landoj estas eminentaj kaj dankis al la insulo pro la signifoplena ĉeesto de la kubaj kunlaborantoj en sia lando.

Kiel parto de sia laborprogramo, Rui María de Araujo vizitos la centron de genetika inĝenierado kaj bioteknologio (CIGB) kaj la universitaron de fizika kulturo kaj sportoj “Manuel Fajardo”.

Kubo kaj Orienta Timoro komencis en 2005 kunlaboran programon pri edukado, kaj de tiam diplomiĝis en la insulo kariba, 847 gestudentoj, plej parte en la sansektoro.



Komentarioj

  • nomo's gravatar
    nomo
    07/10/2015 02:04 pm

    nomo nomo


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up