Fihav 2015: pli granda kaj amasa komerca foiro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-13 07:27:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, ankaŭ prezidanto de la organiza komitato de la 33-a Internacia Foiro de Havano, anoncis dum gazetara konferenco ke pli ol 70 landoj konfirmis sian partoprenon en tiu ĉi internacia evento sesionta de la 2-a ĝis la 7-a de novembro.

La ministro precizigis ke la ekspozicia areo estas pli granda ol tiu de la pasintjara foiro kaj ankaŭ la uzo de la ekstera surfaco flanke de la eksponantoj,  superas la antaŭan foiron.

Malmierca indikis ke ĉirkaŭ 900 kompanioj, el ili 570 eksterlandaj, partoprenos tiun ĉi komercan borson, kiu ĉiujare kreskas; li aldonis ke vizitos la foiron Fihav 2015 pli ol 30 altnivelaj delegitaroj gvidataj grandparte de ministroj kaj oni festos 15 naciajn festotagojn dum la foiro.

Inter la novaĵoj li menciis la prezenton de la dua versio de la negoca dosiero kaj la adresaro de kubaj entreprenoj kiuj realigas eksteran komercon.

Laŭ informis la organizantoj, Panamo estas la lando kun pli da kresko rilate al la pasintjara prezento, kaj sekvas Kanado kaj Venezuelo, kiu renovigis sian pavilonon kun tre alta nivelo kaj bona prezento de siaj produktoj.

Samkiel en pasintaj jaroj, Hispanio ratifas sian pozicion kiel lando kun pli da spaco okupata dum la foiro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up