Komenciĝis metiejo pri sukcesaj urboj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-20 18:51:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kulturo kaj la heredaĵo en streĉa rilato kun la turisma evoluo estas unu el la ĉefaj temoj de la metiejo Sukcesaj Urboj komenciĝinta ĉi-marde en Havano.

La ambasadoro de Britio en Kubo, Tim Cole kaj la direktorino de la Majstra Plano de la Oficejo de la Historiisto, Patricia Rodríguez, bonvenigis la partoprenantojn de la evento kiu sesios ĝis la venonta ĵaŭdo.

La graveco de la urboj en rilato kun ties kresko kaj dimensio ekonomia, socia kaj media, ankaŭ  kondukos la debatojn de la forumo, kiun partoprenas la brita specialisto Matthew Cocks kune kun reprezento de la oficejoj de la historiisto kaj konservisto de Kubo.

Temoj kiel la generado de rimedoj, la uzo de impostoj kaj aliaj enspezo-fontoj, samkiel la modelado de la urba medio por taŭga uzo de la urba desegnado kaj ties funkciebleco, estas ankaŭ en la tagordo de la spertuloj.

La metiejon kunaŭspicias la brita organizaĵo Public Administration Internacional (PAI), la Oficejo de la Historiisto de Havano kaj la ambasadejo de Britio en Havano.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up