Kubo kaj Rusio: paŝoj al plia kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-10-22 12:30:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas, vizitas Rusion kie li renkontiĝis kun la gvidanto de la alta ĉambro de la rusa parlamento, Valentina Matvienko, kaj kun la vicunua ministro, Dmitri Rogozin, dum  labortago en kiu estis subskribitaj kelkaj interkonsentoj pri kunlaboro energetika, metalurgia ka farmacia.

Cabrisas ankaŭ dialogis kun la prezidanto de la entreprena grupo aŭtomobila KAMAZ, Serguei Kogoguin, pri la perspektivoj  modernigi la ekzistantan aron de tiuj kamionoj en Kubo.

Aliaj laborsesioj konsistis en dialogo kun la unua vicprezidanto de la Ekstera Banko de Rusio, Piotr Fradkov, pri la kunlaboro inter bankaj institucioj por taŭga kanalizado de financado; li ankaŭ interparolis kun la estro de la asekuragentejo por kreditoj al la eksportaĵoj, Alexei Tiupanov, kun la celo multobligi komunajn projektojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up