Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Kubo en UN: nova pledo kontraŭ la usona sieĝo al la insulo.

Pli ol 40 landoj el la kvin kontinentoj pledis en la ĝenerala asembleo de UN por haltigi la usonan sieĝon kontraŭ Kubo, kiu estis taksata kiel genocida, kontraŭleĝa kaj restaĵo de la malvarma milito.
Dum la sep labortagoj de la ĝenerala debato de la asembleo en ties 68-a laborperiodo, la postulo ĉesigi tiun ekonomikan, komercan kaj financan sieĝon altrudatan dum pli ol 50 jaroj, aŭdiĝis surpodie de la internacia organo flanke de prezidentoj, ĉefministroj kaj ministroj.
Samkiel dum la pasinta jaro, la temo de la usona sieĝo estis inter la plej debatitaj de  la ŝtatestroj en la plenkunsido de la 193  landoj kiuj formas la ĉefan organon de UN, ties ĝenerala asembleo.
Dum la ĝenerala debato, en kelkaj intervenoj oni konsideris ke la usona sieĝo estas forta obstaklo por la progreso de la insula civitanaro kaj perforto de la internacia juro.
Aliaj oratoroj pridubigis la sintenon de ĉiuj sinsekvaj administracioj usonaj pro la fakto ke ili daŭre ignoras la rezoluciojn kiuj per granda plimulto estas aprobitaj en la ĝenerala asembleo ekde 1992 pri la bezono ĉesigi tiun unuflankan regulon.
Tiurilate, la konstanta reprezentanto de Ekvadoro en UN, Xavier Lasso, memorigis ke la pasintan jaron 188 landoj subtenis  tian rezolucion.
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 22-10-17
  • Esperanto 15-10-17
  • Esperanto 08-10-17
  • Esperanto 01-10-17
  • Esperanto 24-09-17
  • Esperanto 17-09-17
vizitkalkulilo

3862577

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4903
  • today: 813
  • online: 175
  • total: 3862577