La situacio en la landlimo inter Kostariko kaj Nikaragvo: la usona leĝo pri kuba alĝustigo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-23 12:28:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kubaj aŭtoritatuloj restas en konstanta kontakto kun la registaroj de la landoj envolvitaj en la situacio de 2000 kubanoj kiuj estas senmovaj en Kostariko kun la intenco elmigri al Usono, laŭ informo de la kuba gazeto Granma.

La celo estas eltrovi rapidan kaj taŭgan solvon, kiu prikonsideru la bonfarton de la civitanoj, emfazas la gazeto.

Kiel estas agnoskite de pluraj fakuloj, la situacio en la landlimo inter Kostariko kaj Nikaragvo estas rekta rezulto el la usona leĝo pri kuba alĝustigo kaj la apliko de la nomata politiko de “piedoj sekaj-piedoj malsekaj”, kiu ofertas privilegian atenton kaj unikan tra la tuta mondo akceptante,  aŭtomate kaj rapide ĉiun kuban civitanon, sen konsideri la manieron uzitan por atingi usonan teritorion.

La direkcio pri konsulaj aferoj kaj pri kubanoj rezidantaj eksterlande de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj, asertis al la gazeto Granma, ke “la ambasado en San José, Kostariko, daŭre atentas  la kubanojn, kiuj  atendantas  ekde la pasinta semajno en tiu lando”.

La diplomatia misio respondis la demandojn de la migraj aŭtoritatuloj kostarikaj, faciligante la dokumentojn de tiuj kubanoj kiuj ne posedas ĝin, aldonis la informo.

Oficiala deklaro de la kuba ministerio diskonigita pasintsemajne  klarigis ke la civitanoj kiuj eliris leĝe el Kubo kaj plenumas la migran leĝon validan de la insulo, rajtas reveni al Kubo, se ili tion deziras.

La lokaj amaskomunikiloj en Kostariko raportas ke la nombro de kubanoj kiuj alvenas al iliaj landlimoj kreskas kaj jam atingis la ciferon je 2500, sed estis lokitaj en rifuĝejoj kun la helpo de la Ruĝa Kruco.

Aliflanke, la nikaragva armeo helpis kelkajn kiuj estis trompitaj de hom-trafikantoj por transiri la landlimon kontraŭleĝe tra kelkaj apartaj punktoj.

Granma memorigas ke dekoj da miloj da personoj dum la lastaj jaroj eliris leĝe el Kubo al latinamerikaj landoj por poste entrepreni riskan vojaĝon ĝis la landlimo inter Meksiko kaj Usono.

Laŭ la kalkuloj, ĉiu el ili devintus pagi inter 7 mil kaj 10 mil dolaroj en diversaj punktoj de la vojaĝo, kio nur en la nuna jaro povus sumi 30 milionojn da dolaroj, evidente profita negoco akaparita de trafikantoj kaj deliktul-bandoj, kiuj ne hezitas endanĝerigi la vivon de la migrantoj.

La ministroj pri eksteraj rilatoj de la sistemo de centramerika integriĝo (SICA) pritraktos tiun ĉi kompleksan situacion ĉi-marde en Salvadoro, nuna protempa prezidanto de tiu mekanismo formita de Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Belizo, Panamo kaj Dominika Respubliko.

Por la kunsido estas invititaj Kubo, Kolombio, Ekvadoro kaj Meksiko; la kunsido celas trovi taŭgan solvon al tiu ĉi situacio. Kubo siaflanke, daŭre esprimis sian promeson favore al leĝa, sekura kaj ordigita elmigrado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up