Dum la dialogo pri migraj aferoj insistos Kubo pri kunlaboro por leĝa elmigrado.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-27 12:14:29

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La venontan lundon okazos en Vaŝingtono nova dialogsesio pri migraj aferoj inter Kubo kaj Usono, kiujn gvidos flanke de Kubo la ĝenerala direktorino pri Usono de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Josefina Vidal, kaj flanke de Usono, la adjunkta vicsekretario por la aferoj de la okcidenta hemisfero de la ŝtata departemento, Edward Alex Lee.

Ambaŭ partoj revizios la evoluon de la migraj interkonsentoj inter la du landoj kaj interŝanĝos pri la kunlaboro fronte al la kontraŭleĝa elmigrado, precizigas komuniko de la kuba ministerio pri eksteraj rilatoj.

La kuba delegitaro ree emfazos siajn zorgojn pro la valideco de la “politiko de piedoj sekaj-piedoj malsekaj”, kiu instigas la kontraŭleĝan elmigradon kaj perfortas la spiriton kaj enhavon de la interkonsentoj validaj, kaj ankaŭ esprimis rifuzon al la “programo de parole por la kubaj primedicinaj profesiuloj”, kiu senigas je vitalaj rimedoj la insulon kaj damaĝas la kunlaboron kun aliaj landoj, samkiel la Leĝo pri kuba alĝustigo.

La kuba delegitaro insistos pri siaj zorgoj pro la kresko, kaŭze de tia stimulo, de la kontraŭleĝa elmigrado, malsekura kaj malordigita de tiuj kiuj eliras el la insulo leĝe kaj same eniras en la destinlandon, de kie ili vojaĝas malreguligite al Usono, viktimaj de trafik-retoj de personoj kaj de la organizitaj krimbandoj, kiel nun okazas kun la kubanoj kiuj estas en malfacila situacio en Kostario kaj aliaj landoj de la regiono.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up