La ekonomio rolos centre en la venonta sesio de la kuba parlamento.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-10 08:04:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La rezultoj de la plano de la ekonomio fine de la nuna jaro kaj la projekcioj por la sekva, samkiel la aprobo de la leĝo de la ŝtata buĝeto por 2016, estos la centraj punktoj antaŭviditaj por la ordinara sesio de la nacia parlamento okazonta la 29-an de decembro.

Kiel kutime, antaŭ la laborsesioj, la deputitoj kiuj membras laborkomisionojn de la parlamento, kunsidos de la 26-a ĝis la 28-a por pritrakti, samtempe, la konduton de la buĝeto kaj la ekonomio ĝenerale, kaj pli specife en la sferoj de ili prizorgataj, laŭ informis la gazeto Granma.

Dum renkontiĝo kun la gazetaro, la deputito Miriam Brito Sarroca, sekretariino de la nacia asembleo, informis ke ĉiuj laborkomisionoj inkluzivis en siaj agendoj diversajn temojn komunajn prilaboritajn dum la tuta jaro, kiel la agadoj plenumitaj por plibonigi la funkciadon de la sistemo de la popola povo; ili ankaŭ pritraktos la demandojn de la elektantaro, la agadoj kontraŭ malleĝeco, la maldisciplinoj ĉiuspecaj  kaj batalo kontraŭ koruptado, plus aliaj derivitaj el la vizitoj de kontrolo kaj inspektoj faritaj al diversaj entreprenoj kaj centroj de produktado kaj servoj.

La deputitoj ankaŭ revuos la celojn kaj taskojn starigitajn por la nuna jaro kaj la planatajn por 2016.

Kune laboros diversaj komisionoj plus aliaj deputitoj por pritrakti la rezultojn de la kontroloj kaj inspektoj, la aplikon de la scienco, la tekniko kaj novigadoj, kaj la starigon de la Kodo pri Vojsekureco, ĉefe pri la temo de akcidentoj kaj aliaj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up