Raúl Castro alvokis alfronti la malfacilaĵojn senĉese.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-21 07:51:23

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dum la lasta kunsido de la ministra konsilantaro prezidita de Raúl Castro, ĵus okazinta en Havano, la insula ŝtatestro alvokis ĉiujn alfronti la problemojn tie kie ili aperas, “ni devas iri tien, dialogi, ne cedi terenon al pesimismo”.

Antaŭ ol komenci la debatojn pri la temoj de la laboragendo, Raúl esprimis ke fronte al la malfacilaĵoj ni ne povas perdi la entuziasmon, ni devas daŭre batali, kiel diris Fidel la 18-an de decembro de la jaro 1956, kiam ni ree trovis nin en la loko de Kvin Palmoj kaj nur havis 7 fusilojn. “Li venkis ĉar lia spirito ĉiam estis tia kaj post 25 monatoj li eniris en Santiagon de Kubo venke”, informis la gazeto Granma.

Raúl emfazis ke ni devas batali sen perdi la animon, eĉ ne unu sekundon,”Ni devas evolui, rilatiĝi kun ĉiuj landoj, komerci kun ĉiuj, ne dependi de unu sola produkto. Ni havas la eblecon tion fari, per turismo, ĉiu hotelo estas malferma fabriko, ankaŭ la bioteknologio, inter aliaj”.

Li ankaŭ parolis pri la ideologia laboro, ĉefe kun la gejunuloj, kun kiuj oni devas rilatiĝi per novaj manieroj. “La novaj generacioj malsamas al la nia, memoru ke la gejunuloj similas pli al sia epoko ol  la gepatroj, kaj ni devas pli atenti tion”.

Dum la kunsido oni aprobis la Planon de la Ekonomio por la jaro 2016, kiu antaŭvidas plimultigi je maksimumo la internajn rezervojn de la ekonomio; meti la rimedojn al tiuj agoj kiuj garantias eksportadon kaj anstataŭon de importaĵoj; prioritari la investojn de kontinueco kaj kreski en tiuj de la produktiva sektoro kiuj estigas eksterajn enspezojn, en tiuj de infrastrukturo kaj de strategiaj sektoroj.

Por 2016 oni garantios la bazajn sociajn servojn (edukado, sano) en similaj niveloj kiel tiuj de la lastaj jaroj; oni prioritatos la daŭrigeblon de la elektra generado tutlanda kaj laboros por plibonigi la efikecon en la uzo de la energetikaj portantoj.

Tiui ĉi Plano kaj la propono de buĝeto 2016 estos prezentataj al la nacia parlamento kiu havos sian ordinaran laborsesion la 29-an de decembro.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up