Lamrani asertas ke Usono utiligas la migran temon por subfosi la Kuban Revolucion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-29 07:36:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La franca akademiano Salim Lamrani rimarkigis “la historian volon de Usono utiligi la migran problemaron por subfosi la Kuban  Revolucion”.

La kubanoj kiuj eniras kontraŭleĝe en Usono estas malferme akceptitaj, dum la kaŝitaj elmigrintoj de aliaj landoj estas tuj arestitaj kaj resenditaj al siaj originaj landoj, emfazis la franca akademiano en artikolo publigikita en la retejo Global Research.

En la jaro 1966 la usona Kongreso adoptis la Leĝon de kuba alĝustigo, unika en la mondo, kiu esprimas ke ĉiu kubano kiu elmigras leĝe aŭ kontraŭleĝe, pace aŭ perforte, atingas aŭtomate la statuson de konstanta rezidanto depost unu jaro plus unu tago.

Aldone, la koncernato ricevas diversajn sociajn helpojn (loĝejo, laboro, medicina helpo, ktp)  krom la ebleco  akiri la usonan civitanecon depost kvin jaroj. Temas pri bonega ilo por instigi  la elmigradon kontraŭleĝan, li aldonis.

Tiamaniere, de antaŭ pli ol 50 jaroj, la plej riĉa lando tutmonde malfermis siajn pordojn al la loĝantaro de lando malgranda de la Tria Mondo, kun limigitaj rimedoj kaj viktima je ekonomiaj punoj ege severaj, emfazis la specialisto en la rilatoj inter la du landoj. 

En 2006, la administracio de George W. Bush adoptis  la Programon pri kubaj kuracistoj, kies celo estas faciligi la elmigradon de profesiuloj pri sano, ofertante al ili la eblecon labori en Usono; ĝi celas specife la 50 mil kuracistojn kubajn kaj alian sanitaran personaron, kiu laboras en kamparaj regionoj de 60 landoj de la Tria Mondo.

Lamrani, doktoro pri iberiaj kaj latinamerikaj studoj de la universitaro Paris Sorbonne-Paris IV, atentigas ke la usona prezidento Barack Obama, ne eliminis tian instrumenton spite al siaj favoraj deklaroj por normaligo de la rilatoj kun la kariba insulo.

Washington ne povas atendi afablan interkompreniĝon kun Havano subtenante agresemajn leĝojn kiuj endanĝerigas la vivon de kubaj civitanoj, li emfazis.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up