La kubaj deputitoj pritraktas ekonomiajn aferojn kaj ties projekciojn por 2016.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-29 07:38:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La deputitoj pritaksos hodiaŭ en la VI-a periodo ordinara de sesioj de la 8- leĝofaro de la parlamento, la evoluon de la ekonomio en la nuna jaro kaj ties projekciojn  por 2016, kiu markos la fermon de la unua jarkvino de la procezo por aktualigi la ekonomian modelon.

Depost tritaga intensa debato en la 10 konstantaj  laborkomisionoj, la deputitoj analizos la plenumon de la ŝtata buĝeto kaj la planon  de la ekonomio ĉi-jara kaj la proponojn, en ambaŭ kazoj, por la venonta jaro.

Ekde la pasinta sabato kaj ĝis lunde, la pli ol 500 deputitoj interŝanĝis pri la plenumo kaj perpektivoj strategiaj, regularoj kaj programoj favore al la ekonomio kaj la loĝantaro, problemoj kaj malfacilaĵoj, kaj kiel ilin alfronti por solvi.

En la Kongresa Palaco de Havano, la nacia parlamento ankaŭ ricevos, kiel kutime, raporton aktualigitan pri la evoluo de la gvidlinioj de la sociekonomia politiko aprobita en la 6-a kongreso de la komunista partio en 2011.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up