Vizitas Kubon la germana vickanceliero Sigmar Gabriel.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-06 11:21:13

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La ankaŭ  ministro pri ekonomio de Germanio alvenis ĉi-merkrede al Kubo por plenumi la unuan viziton de iu ministro de tiu fako al la insulo dum la lastaj 15 jaroj, kun la celo esplori la eblecojn investi kaj ampleksigi la reciprokan komercon.

La bezono je renovigo kaj investoj en Kubo estas alta kaj la produktoj “made in Germany” ĝuas bonegan reputacion en la kariba lando. Per tio, la ŝanĉoj kiuj malfermiĝas por niaj du landoj estas grandaj, deklaris la ministro.

Laŭ Gabriel, tiu ĉi vizito celas plifortigi la procezon de malfermiĝo travivata de Kubo, ankaŭ kiel komerca centro kaj de investoj, informis la agentejo EFE.

Per siaj konoj kaj teknologioj tre efikaj, la germanaj entreprenoj povas oferti al Kubo tre bonajn solvojn ĉefe en la branĉoj de energio, sanigo kaj maŝinkonstruado kaj pri produkto-fabrikoj, li aldonis.

La ministro estas akompanata de 60 entreprenistoj kaj antaŭvidas renkontiĝon kun la unua vicprezidento insula Miguel Díaz-Canel kaj la ministroj de ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca; la ministro pri ekonomio kaj planado, Marino Murillo; pri energio kaj minoj, Alfredo López; industrioj, Salvador Pardo, kaj la  ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodríguez.

Gabriel ankaŭ inaŭguros entreprenan forumon germano-kuban kaj vizitos komunan societon germano-kuban.

Lia laboragendo ankaŭ inkluzivas viziton al la haveno de Mariel, kiun la insulo volas igi entreprenan centron por allogi investojn.

La fakto ke aliĝis ampleksa delegitaro entreprenista evidentigas “la intereson de la germana ekonomio kaj en la malfermiĝo de Kubo”, aldonis la reprezentanto de la delegitaro, kiu precizigis ke ĉio rilatas al “prioritata oferto esenca por Latinameriko”.

La komerca volumeno germano-kuba en la jaro 2014 estis je 224 milionoj da eŭroj; Kubo eksportis al Germanio produktojn je valoro de 32,6 milionoj da eŭroj, ĉefe temis pri mielo, cigaroj, rumo kaj fruktosukoj.

Cetere, la germanaj eksportaĵoj, ĉefe maŝinaro kaj tritiko, estis je 191,3 milionoj da eŭroj, tiel ke Kubo estas la 101-a lando kiu importas germanajn produktojn.

Laŭ raportoj de la germana registaro, ĉirkaŭ 50 germanaj entreprenoj havas reprezentiĝon en Havano.

La pasintan julion, la ministro pri eksteraj aferoj de germanio, Frank-Walter Steinmeier, vizitis la insulon kun la celo profundigi la rilatojn kun Kubo, kaj tiam li estis akceptita de la kuba prezidento Raúl Castro.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up