Partoprenas kuba delegitaro al la konferenco Rosa Luxemburgo en Berlino.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-11 06:53:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

En la germana ĉefurbo sesiis la internacia konferenco sub la slogano “Nek Dio, nek  imperiesto, nek juĝisto: faru vi mem!” kiu arigis pli ol 2 000 partoprenantojn.

Kiel parto de la  kuba delegitaro ĉeestis la batalanto kontraŭ terorismo kaj heroo de la respubliko, Gerardo Hernández Nordelo, unu el la kvin kubanoj kiuj suferis maljustan enkercariĝon dum 15 jaroj en Usono.

Ankaŭ partoprenis la verkisto Alpidio Alonso, deputito kaj funkciulo de la centra komitato de la komunista partio, kaj la reĝisoro de aŭdvidaj materialoj kaj fotisto, Roberto Chile kaj la kuba ambasadoro en Germanio Juan René Mujica.

Gerardo, nome de siaj kamaradoj dankis la solidarecon internacian kiu kondukis al ilia liberigo, dum la deputito Alonso pritraktis temojn de aktualeco politika, ekonomia ka socia de la lando; aliflanke, la fotisto Roberto Chile parolis pri la baldaŭa prezento de fotokatalogo sub la nomo “Fidel estas Fidel” la 14-an de januaro okaze de la inaŭguro de lia fotoekspozicio en la galerio de la gazeto Junge Welt.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up