Kubo kaj Nederlando pledas por ampleksigi negocojn kaj komercon

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-12 23:11:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Komerca misio de Nederlando kunsidis en Havano dum forumo de negocoj kun kubaj entreprenistoj por taksi la reciprokajn interesojn, depost esti informite ke la multnacia entrepreno Unilever faros milionan investon kun la kuba firmao InterSuchel.

Laŭ sciigis la nederlanda ministro Lilianne Ploumen, oni atendas ke “la entreprenoj  kaj organizaĵoj ĉeestantaj la mision, ampleksigu kaj fortigu sian reton de kontaktoj kaj povu esplori la eblecojn de negocado kaj kunlaboro”.

La ministro pri ekstera komerco kaj kunlaboro al evoluo de Nederlando gvidas delegitaron formitan de 77 kompanioj kaj organizaĵoj el diversaj sektoroj, interalie, de gravaj firmaoj kiel Philips, Unilever kaj Heineken.

Ŝi ankaŭ vizitis la specialan evoluzonon de Mariel (ZED), kie partoprenis la oficialan ceremonion kiu konfirmis la rajtigon de la insula registaro por konsistigi la miksan entreprenon Unilever Suchel S.A kaj ties establigo kiel uzanto de la ZED.

La miksa institucio efektivigos investon je pli ol 35 milionoj da dolaroj por konstrui modernan fabrikon por produkti varian specon de produktoj por persona higieno kaj hejmaj purigaĵoj el grava prestiĝo internacia kiel Rexona, Omo, Lux kaj Close-up; ĝi startos fine de 2017, klarigis la prezidanto de la firmao por Meksiko kaj Karibio, Fabio Prado.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up