Raúl Castro, Pepe Mujica kaj Leonel Fernández en la marŝo de la torĉoj.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-28 07:14:12

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kune kun la gestudentoj kaj popolo marŝis la prezidento Raúl Castro, la eksprezidentoj urugvaja Pepe Mujica kaj de dominika respubliko Leonel Fernández en tiu ĉi tradicia marŝo de la torĉoj omaĝe al la nacia heroo de Kubo, José Martí.

Temas pri pilgrimado ekde la ŝtuparo de la Havana Universitato ĝis la Memortabulo al José Martí, kiun tradicie faras la universitatanoj kaj popolo tra la tuta lando ĉiun 27-an de januaro vespere.

La marŝado estis ankaŭ dediĉita ĉi-jare al la 90-a naskiĝtago de la historia gvidanto de la kuba revolucio, Fidel Castro kaj al la VI-a kongreso de la komunista partio, kiu impulsos agadojn kaj pripensadon rilate al la defioj de la kuba popolo por atingi prosperon kiu garantiu la socian stabilecon, kiel esprimis Jennifer Bello, nome de la studentaro, antaŭ ol komenci la marŝadon.

Ĉe la memortabulo  de Martí, la kuba prezidento kaj la prezidantino de la federacio de universitataj studentoj, deponis florbukedon kaj dediĉis momenton de omaĝo al la elstara kubano.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up