Kubo kaj Francio: oficiala vizito de Raúl Castro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-01-30 10:49:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro alvenis al Parizo por plenumi oficialan viziton invitite de la prezidento Francois Hollande.

La kuba ŝtatestro alvenis al la franca ĉefurbo kun delegitaro formita de la vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Ricardo Cabrisas, la ministro pri eksteraj rilatoj, Bruno Rodrígez Parrilla kaj la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca Díaz.

Ankaŭ membras en la kuba delegitaro, la vicministro pri eksteraj rilatoj, Rogelio Sierra Cruz kaj la ambasadoro de Kubo en Francio, Héctor Igarza Cabrera.

Tiu ĉi vizito celas plifortigi la reciprokajn rilatojn kaj markos novan impulson en la rilatoj inter la du landoj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up