Malmierca renkontiĝas en Washington kun estraranoj de la komerca ĉambro de Usono.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-16 19:41:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, vizitis  la komercan ĉambron de Usono, kie li dialogis kun estraranoj kaj entreprenistoj de diversaj sektoroj.

En la sidejo de tiu institucio, kiu reprezentas la interesojn de pli ol tri milionoj da negocoj en tiu lando, la kuba ministro estis akceptita de la prezidanto de la komerca ĉambroj, Thomas Donahue kaj la ekzekutiva vicprezidanto kaj estro pri internaciaj aferoj, Myron Brilliant.

Same, li dialogis kun la eksa sekretario pri komerco, Carlos Gutiérrez, kiu gvidas la entreprenistan konsilantaron Usono-Kubo (USCBC), institucio kreita en septembro de la komerca ĉambro, por impulsi la eblecojn negocadi kaj faligi obstaklojn en la proksimiĝo al la kariba insulo.

La kuba ministro estas akompanata de la prezidanto de la komerca ĉambro de Kubo, Orlando Hernández Guillén kaj funkciuloj de  la ministerio pri eksteraj rilatoj, la centra banko kaj entreprenoj de la insulo.

Laŭ estis informite, tiu ĉi vizito ebligos konstati la nunan situacion kaj decidi kie estas la ĉefaj obstakloj en scenejo markita pro la daŭra altrudo de ekonomia, komerca kaj financa sieĝo kontraŭ la kariba lando.

La prezidanto de la komerca ĉambro de Kubo agnoskis ke tiu usona institucio jam dum 15 jaroj pledas por ĉesigi la sieĝon kontraŭ la kariba insulo, kaj li elstarigis la profitojn kiuj rezultos el tiu haltigo por ambaŭ landoj.

La ĉambro rolas grave en la procezo aktivigita la 17-an de decembro 2014 por daŭre avanci al normaligo de la reciprokaj rilatoj.

La pasintan novembron sesiis en Havano la USCBC kaj tiucele vizitis la insulon pli ol 50 gravaj entreprenistoj de usonaj kompanioj kiel American Airlines, Boeing, Heinz Krfat, Home Depot, Sprint kaj Stanley Morgan.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up