Vizitas Kubon la prezidento de Peruo, Hollanta Humala

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-19 07:52:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro akceptis en Havano sian homologon de Peruo, Hollanta Humala, kiu plenumas oficialan viziton en la insulo.

Post la akcepta ceremonio ambaŭ ŝtatestroj okazigis sian oficialan dialogon. Antaŭe, Humala omaĝis la nacian heroon de Kubo, José Martí, per depono de florbukedo en la monumento situanta en la Placo de la Revolucio.

La perua vizitanto esprimis sian intereson fortigi la reciprokan komercon kaj profundigi la asociiĝon en sferoj kiel medicino, edukado kaj sporto.

Li informis pri baldaŭa alveno de delegitaro de peruaj entreprenistoj kiuj celas esplori la negoceblecojn en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up