Kubo kaj la Eŭropa Unio intertraktos pri politika dialogo kaj kunlaboro.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-02-25 07:49:24

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La 3-an kaj 4-an de marto okazos en Havano la sepa rondo de intertraktado inter Kubo kaj la Eŭropa Unio pri interkonsento de politika kaj kunlabora dialogo, informis la delegitaro de la EU.

Dum la renkontiĝo ili pritraktos la artikolojn pendantajn de la ĉapitroj de politika dialogo kaj kunlaboro, samkiel la instituciajn dispoziciojn  kaj ĝeneralajn  provizaĵojn de la interkonsento, precizigas gazetara komuniko de la diplomatia reprezentanto de la EU en Kubo, laŭ informas la agentejo Prensa Latina.

La delegitaro eŭropa estos prezidita de la ĝenerala sekretario adjunkta por ekonomiaj kaj tutglobaj aferoj de la eŭropa servo de ekstera agado, Christian Leffler, kaj flanke de Kubo estos la vicministro pri eksteraj rilatoj Abelardo Moreno.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up