Kreita la unuiĝo de kubaj informadikistoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-03-08 06:51:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel partoprenis la fondkunvenon per kiu estis kreita la Unuiĝo de Kubaj Informadikistoj en la Kongresa Palaco de Havano, kie li elstarigis la gravecon de organizo tiaspeca en la procezo de  la socia aktualiĝo.

Díaz-Canel esprimis ke tiu ĉi unuiĝo estas parto de la revoluciaj atingoj kaj ĝia defio estas subteni kaj kontribui al la evoluo de la lando, krom favori la dialogon rilate teknologiajn progresojn kaj la bezonon informatizi la socion surbaze de la principoj de cibersekureco.

La unua vicprezidento emfazis ke estas nepre evoluigi platformon emancipigan por  dementi  la kapitalistajn kaj senmoraligajn kampanjojn kontraŭ la insulo kiuj estas kreataj en la sociaj retoj.

La estraro de la unuiĝo de kubaj informadikistoj estas formita de la doktorino pri sciencoj Ailyn Febles Estrada, kiel prezidantino, kaj la magistrino María Esther Alfonso, kiel unua vicprezidantino, krom aliaj tri vicprezidantoj kaj kvar estraranoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up