Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

La kanada krozadŝipo Louis Cristal ekrondiras Kubon.

Danke al projekto organizita de la kanada kompanio Cuba Cruise kaj la kuba ministerio de turismo, kaj kun la celo disvastigi la kariban destinon inter la amantoj de tiu naŭtika branĉo, la kanada krozadŝipo Louis Cristal ekrondiros la insulon  ekde la havana haveno.
La krozadŝipo ekkomencos vojaĝsezonon ĉirkaŭ Kubo ĝis marto de 2014 kun eliroj ĉiu lunde ekde Havano kaj en vendredoj el Montego Bay en Jamajko.
Dum renkontiĝo okazinta ĉi-dimanĉe surŝipe, Dugald Wells, prezidanto de la kanada kompanio, certigis ke li havas grandajn esperojn rilate al tiu ĉi projekto organizata dum la lastaj 4 jaroj kune kun la kubaj aŭtoritatuloj, kio finfine fariĝis realo.
Li sciigis al la gazetaro ke li kaj lia laborteamo estas kompromititaj evoluigi la novan produkton, kiu celas montri al la mondo la diversajn ĉarmojn de Kubo, ĝian kulturon, ĝian popolon kaj naturon, kaj ankaŭ celas profitojn por ambaŭ flankoj.
La antaŭvidata itinero por la unua sezono de la krozadŝipo en Kubo daŭras 7  noktojn kaj tuŝas 6 havenojn, interalie, Santiago de Cuba kaj Cienfuegos en la oriento kaj centrosudo, respektive; ankaŭ haltos en Punta Francés kaj Insulo de Junularo kaj en Holguín, li precizigis.
La ŝipo havas kapaciton por pli ol mil 600 pasaĝeroj kun 480 kajutoj, grandan servoferton  kaj ĉiujn komfortojn de tiaspecaj krozadŝipoj.
La malfermon de tiu ĉi sezono en Cuba Cruise partoprenis altrangaj funkciuloj de la ministerio de turismo, vojaĝagentejoj rezidantaj en la insulo kaj turoperaciantoj kiuj povis mem vidi la kvaliton de la servoj ofertataj.
Dum la lastaj semajnoj ankaŭ estis en Kubo aliaj krozadŝipoj kiel la brita Thomson Dream kun mil 200 pasaĝeroj kaj la MV Explorer plenumanta akademian programon kun universitartoj,  ĉefe usonaj danke al la programo Semestro en la maro; ankaŭ en Santiago de Cuba estis la ŝipo MV Minerva kiu regule alvenos ĝis marto de la venonta jaro.
 
Eldonita de Maritza Gutierres González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 10-12-17
  • Esperanto 03-12-17
  • Esperanto 26-11-17
  • Esperanto 19-11-17
  • Esperanto 12-11-17
  • Esperanto 05-11-17
vizitkalkulilo

4092594

  • maxima: 19729
  • yesterday: 4363
  • today: 1031
  • online: 179
  • total: 4092594