Gravaj temoj en la laborsesioj de la parlamentaj komisionoj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-17 16:09:51

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Dum du tagoj sesios en Havano la laborkomisionoj permanentaj de la 8-a leĝofarado  de la kuba parlamento kies deputitoj debatos pri gravaj temoj por la lando.
Tiuj ĉi komisionoj antaŭas la ordinara plenkunsido de la nacia asembleo kiu sesios vendrede en la Kongresa Palaco.
Dum tiuj ĉi sesioj de la jarfino oni analizos kaj aprobos la projekton de laborkodo, kiu antaŭe estis konsultigita kaj debatita tutlande kun la laboristaro.
Aliaj traktotaj temoj estos la raporto pri la plano de la ekonomio de la jaro 2013 kaj la gvidlinioj de la venonta jaro, ankaŭ la plenumo de la ŝtata buĝeto kaj la projekto por 2014.
Ankaŭ raportos la ministerio pri eksteraj rilatoj kaj la ĝenerala kontrolejo de la respubliko; oni analizos la evoluon  de la diversaj eksperimentoj entreprenitaj en la kooperativoj ne agrikulturaj, la situacion de la transporto de kargo kaj pasaĝeroj, funkciadon  de la telefonio kaj poŝto, la distribuon de la subvenciataj bazaj produktoj, la programon pri konstrumaterialoj kaj la servojn por konstruado kaj riparado de loĝejoj, same pri pendantaj pagoj kaj elpagoj, inter aliaj.
 


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up