Ramón Labañino vizitas Urugvajon kaj dankas pro la solidareco

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-04 07:50:36

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba kontraŭterorista batalanto Ramón Labañino partoprenos en kvar renkontiĝoj kun diversaj sektoroj de la urugvaja socio por danki la solidaremon de la popolo de tiu lando kun la kaŭzo de la internacie konata grupo La Kvin.

Ramón kiu vojaĝis al Montevideo akompanate de sia edzino Elizabeth Palmeiro partoprenis kiel speciala gasto en la 7-a renkontiĝo sindikata Nia Ameriko, kiu arigis pli ol 300 reprezentantojn  el 73 organizaĵoj sindikataj el 19 landoj, raportas la informagentejo Prensa Latina.

Ramón, ankaŭ posedanta la titolon de Heroo de la kuba respubliko,  dialogos kun la senatano de la ampleksa fronto (FA) Leonardo de León kaj interŝanĝos kun leĝofarantoj de tiu politika koalicio maldekstra en la sidejo de la parlamento.

Labañino estis akceptita de la iama prezidento José Mujica kaj dialogis pri la defioj de la nuna mondo, la evoluo de novaj teknologioj kaj la revigliĝo de la kapitalismaj agadoj en Latinameriko.

Ramón, estas unu el la tri kubanoj, kune kun Gerardo kaj Antonio, liberigitaj la 17-an de decembro 2014 kiel parto de la intertraktado inter Usono kaj Kubo, kiuj poste ebligis ekpaŝi al la procezo de restarigo de rilatoj inter la du landoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up