Internacia foiro pri konstruado en Kubo kun eksterlanda ĉeesto.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-04-05 07:38:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Proksimume 200 kompanioj partoprenas ekde tiu ĉi mardo la Internacian Foiron pri Konstruado (FECONS) en Kubo, kiu por la unua fojo ricevas entreprenojn de Usono kaj Vjetnamio.

Laŭ sciigis nome de la organizantoj, la unua vicministro pri konstruado, la inĝeniero Ángel Vilaragut, la foiro sesios en la ekspoziciejo Expocuba kaj ĝis la venonta sabato, ĝi estos malferma fenestro por aliri al la novaj teknologioj kaj materialoj avangardaj.

Laŭ la funkciulo, FECONS oferas idealan spacon por la profesia interŝanĝo pri konstrusistemoj, evoluigo de konstrumaterialoj, desegno-solvoj kaj impulso de teknologiaj ekipaĵoj por la sektoro.

La foiro okupas areon kiu atingas pli ol 4 700 kvadrataj metroj, kaj Hispanio, kun 57 entreprenoj, prezentas la pli nombran delegitaron kaj Ĉilio ĉeestas kiel honora gastlando.

Fronte al la internaj projekcioj, la alvoko de tiu ĉi foiro altigas ĝian gravecon ĉar la lando antaŭvidas gravajn planojn de ĝenerala infrastrukturo por la venontaj jaroj kaj ankaŭ por kreskigi la hotelkapaciton, komentis la inĝeniero.

Paralele al FECONS 2016 okazas alia grava interŝanĝo: la 11-a sciencteknika konferenco pri konstruado en la Kongresa Palaco de Havano, klarigis Vilaragut.

La konferenco sesios dum tri tagoj kun prezento de 35 laboroj, nome prelegoj kaj metiejoj kiuj pritraktos novigajn solvojn kun favoraj ekonomiaj efikoj en vasta temaro, inkluzive de aspektoj primediaj kaj racia uzo de energio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up