Kvankam iom malpli ol la antaŭvidita kresko je 3,6%, la insula PIB je konstantaj prezoj kreskos je 2,7% kaŭze de la malplenumo de la enspezoj en forta valuto, samkiel pro la malfacilaĵoj alfrontitaj kun la industrioj de manfaritaĵoj kaj konstrumaterialoj.
La raporto estis prezentita okaze de la laborkunsido dutaga de la ministra konsilantaro kie oni debatis pri la plano de la ekonomio kaj la antaŭprojekto de la buĝeto ŝtata por la jaro 2014, kiun estris la prezidento Raúl Castro.
La vicprezidanto de la ministra konsilantaro, Adel Yzquierdo esprimis ke la kuba ekonomio daŭre avancos en la venonta jaro kaj klarigis ke la propono de la plano estas ankoraŭ pli objektiva rilate la projekciojn proponatajn de la investo-procezo, konsiderante tiujn produktivajn kaj infrastrukturajn projektojn kiuj garantiu kompletan efektiviĝon.
Por 2014 oni antaŭvidas kreskon de la PIB je konstantaj prezoj ĝis 2,2% surbaze de multobligo en la internaj rezervoj de efikeco kaj movigo de la rimedoj al tiuj branĉoj kies sekvoj estas pli gravaj; oni disponigos kreditojn ĉefe al la laborkapitalo por produktivaj agadoj kiuj kreas eksportaĵojn kaj oni financos investojn.
Li ankaŭ raportis pri la kresko de la minorista merkata cirkulado en ambaŭ monunuoj kio ebligas certigi internan ekvilibron financan por la venonta jaro; la sociaj servoj restos en similaj niveloj kompare kun la lastaj du jaroj, sub la premiso protekti la edukadon, publikan sanon kaj socian asistadon kun la antaŭkondiĉo atingi plian efikecon en tiuj branĉoj.
La ministro de financoj kaj prezoj, Lina Pedraza, parolis pri la ŝtata buĝeto por 2014 kiu konsideras prioritate makroekonomiajn indikilojn kiuj garantiu la ekvilibron de la internaj financoj kaj kontribuu al la procezo de aktualigo de la sociekonomia modelo per la laŭgrada starigo de la gvidlinioj aprobitaj dum la pasintjara kongreso de la partio.
Ŝi aldonis ke la plimulto de la antaŭviditaj enspezoj kongruas kun la kolektitaj impostoj pri cirkulado kaj vendoj surbaze de la servoj, la profitoj, utiligo de la laborforto, personaj enspezoj kaj aliaj impostoj kiel kontribuo al la socia sekureco.
Poste, Marino Murillo, estro de la permanenta komisiono por starigo kaj evoluigo de la gvidlinioj de la politiko ekonomia kaj socia de la partio kaj la registaro prezentis la laborraporton de 2013.
Li klarigis, ke la dokumento enhavas bilancon de la jaro kaj aldonis ke montriĝas konstanta kresko en la plenumo de la aranĝoj inkluditaj en la strategia programo.
Sekve, la plano de la ekonomio kaj la antaŭprojekto de la ŝtata buĝeto por 2014 estis aprobita kaj devas esti prezentita al la deputioj okaze de la laborsesioj de la kuba parlamento dum tiu ĉi semajno-fino en Havano.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Kuba ŝtata konsilio analizis la laborprioritatojn de la registaro por 2024
- Ekstera politiko koncentriĝis pri ekonomia reakiro, asertas kuba ministro pri eksteraj aferoj
- Denuncoj pri Israelaj limigoj por helpeniro al Gazao
- Putin ratifis modifon pri kreditoj inter Rusio kaj Kubo
- Kiam la Patrolando batas per vortoj