Sesiis en Havano Lacnic 25: teknologioj de la informado en Latinameriko kaj Karibio

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-08 19:27:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La decido de Kubo konektiĝi kun la mondo, kaj ne nur por “trinki el tiu enorma kono-fonto, sed ankaŭ por prezenti per ĝi la plej bonan kuban kulturon, la edukadon, sanon kaj humanisman pensaron”, estis ratifita de Mayra Arevich, ekzekutiva prezidantino de la kuba telefonkompanio Etecsa dum la malferma ceremonio de Lacnic25, evento kiu arigas pli ol 500 profesiulojn kaj fakulojn en teknologioj de la informado kaj komunikado de Latinameriko kaj Karibio.

Ŝi aldonis ke la sola formo kiel Kubo povas integriĝi suverene al Interreto, estas per vizio de nacio kaj infrastrukturo kiu favoru tiel al la institucioj kiel al la civitanoj. Ni devas elstari pro informatizado sekura, kun ĉiuj kaj por ĉies bono, kun vasta gamo de platformoj por provizi servojn kaj enhavojn kun aliro sendrata kaj ankaŭ per la porteblaj telefonoj.

La renkontiĝon prezidis ankaŭ Jorge Luis Perdomo, kuba vicministro de komunikado; Wardner Maia, prezidanto de Lacnic kaj aliaj gravaj estraranoj de kompanioj kiuj nuntempa markas gravajn agojn en la informadika scenejo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up