Varadero: subtera kabligado por elektraj substacioj

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-08 19:34:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba vicprezidanto Ramiro Valdés, vizitis en la provinco Matanzas, kie informiĝis pri la evoluo de la laboroj kiuj fiksas subteran kablon je 110 kilovatoj en la banloko de Varadero, kio estas parto de investo konsiderata inter la ĉefaj entreprenitaj de la ministerio de energio kaj minoj de la insulo, dum samtempe progresas la konstruado de la elektraj substacioj de la historia centro kaj Punta Hicacos.

Tiu ĉi subtera elektra linio estos la plej longa de la tuta lando kiam fine de la nuna jaro estu finkonstruita, ĉar ĝi longos 20 km, posedos tri substacioj kaj garantios sekuran energion kongrue al la kreskanta evoluo de tiu turisma regiono, la plej granda kiam temas pri suno kaj plaĝoj en Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up