Kubo esprimas sian solidarecon al Dilma Rousseff kaj la brazila popolo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2016-05-13 07:40:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba registaro konfirmis sian solidarecon al la prezidentino de Brazilo, Dilma Rousseff,  al la Laborista Partio kaj la popolo de tiu lando fronte al la ŝtatpuĉo parlamenta-jura kiu estas preparata kontraŭ la prezidentino.

Per oficiala deklaro diskonigita en Havano, Kubo ree denuncas la ŝtatpuĉon parlamenta-juran maskitan de leĝeco, kiu de antaŭ kelkaj monatoj estiĝas en Brazilo.

Hodiaŭ efektiviĝis grava paŝo por la celoj de la puĉistoj, esprimas la deklaro, kiam la plimulto de la senatanoj brazilaj decidis daŭrigi en la politika juĝo kontraŭ la prezidentino legitime elektita, Dilma Rousseff, kaj per tio “provizore” apartigi ŝin de la posteno dum periodo ĝis 180 tagoj, en kiuj la senato devas decidi, per voĉdono de du trionoj de siaj membroj, la senpostenigon definitivan.


En vero temas pri preparita artifiko flanke de sektoroj de la oligarkio de tiu lando, subtenata de la grandaj reakciaj amaskomunikiloj kaj la imperiismo, kun la celo renversi la politikan projekton de la Partio de la Laboristoj, faligi legitiman registaron kaj uzurpi la povon,  kiun ili ne povis gajni per la elekta voĉdonado.

La okazaĵoj en Brazilo estas parto de la reakcia kontraŭago de la imperiismo kaj oligarkio kontraŭ la revoluciaj kaj progresistaj registaroj de Latinameriko kaj Karibio, kio minacas la pacon kaj stabilecon de la nacioj, tute kontraŭ la spirito kaj enhavo de la proklamo de Latinameriko kaj Karibio kiel paca regiono, subskribita en la II pintkunsido de la komunumo de latinamerikaj kaj karibaj ŝtatoj (CELAC).

Kiel esprimite de la kuba prezidento Raúl Castro la pasintan decembron en la ferma sesio de la kuba parlamento: “La historio pruvas ke kiam la dekstrularo atingas la registaron, ne hezitas malmunti la sociajn politikojn, favori la riĉulojn, restarigi neoliberalismon kaj apliki kruelajn ŝokterapiojn kontraŭ la laboristoj, la virinoj kaj la junuloj”.

La komuniko emfazas sian certecon ke la maldekstraj politikaj fortoj, la movadoj sociaj kaj la brazila popolo rifuzas tian puĉon kaj opozicios al la intencoj elimini la gravajn sociajn projektojn evoluigitajn de la nuna registaro kaj  la partio de la laboristoj kun Lula kaj Dilma, kiuj ja povas kalkuli je la solidaremo de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up