Emisios Kubo suverenajn valorpaperojn por financi la deficiton.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-22 13:48:38

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Laŭ informo de Lina Pedraza,  ministrino pri financoj kaj prezoj de la kariba insulo, oni emisios valorpaperojn por financi la ŝuldon kreatan de la buĝeta deficito antaŭvidata por la venonta jaro.
Laŭ klarigis la ministrino, la lando ekfinancos tiamaniere ĝis 70 % de la deficito kiu laŭ estimataj kalkuloj devos atingi 4,5% de la malneta interna produkto (PIB) por 2014.
La alia parto de la ŝuldo estos kovrata de monemisiado flanke de la Centra Banko kun la celo kontroli la inflacion pli efike.
Ŝi aldonis ke temas pri titoloj de negoceblaj ŝuldoj kaj fronte al la bezono de iu banko akiri kontantan monon, ĝi povas disponigi la valorpaperojn al aliaj institucioj de la financa sistemo enlande.
La obligacioj havos jaran interezon je 2,5 % kaj validos por 20 jaroj. Laŭ la kalkuloj oni antaŭvidas ke la deficito buĝeta kreskos pli ol la PIB kaj tiaspeca fenomeno kreas malekvilibron kaj malfavoran rilaton, kio signifas ke oni povas ekhavi ŝuldojn je pli rapida ritmo ol la ekonomia kresko.
La ministrino ankaŭ informis ke la jaro 2014 estas grava por la financa rilato de la entreprenoj kun la buĝeto kaj aldonis, ke la ŝtata entreprena sektoro transdonos 50 % de siaj profitoj, dum konservos la alian duonon.
Ĉio ĉi kongruas kun la nuna aktualigo de la sociekonomia modelo de la lando celanta avanci al pli efika, prospera kaj daŭropova socio.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up