Nicolás Maduro vizitis Fidel Castro en Havano.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2013-12-23 11:17:09

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro sciigis per la tumesaĝilo Twitter ke li vizitis Kubon kaj renkontiĝis kun la historia gvidanto Fidel Castro kadre de la memorinda renkontiĝo inter ĉi-lasta kaj la komandanto Hugo Chávez okazinta de antaŭ 19 jaroj.
Maduro atentigis pri la fakto ke oni ankaŭ memorigis la historian kreadon  9 jarojn pli frue de la integriga projekto ALBA, Alianco Bolivara por la Amerikaj Popoloj.
Dum tiu ĉi renkontiĝo Maduro transdonis al Fidel la  kompletajn verkojn de la generalo Oleary pri la liberiginto de la Amerikoj Simón Bolívar kaj ili longe parolis pri Chávez okaze de lia unua vizito al la kariba lando.
La renkontiĝo estis taŭga por konfirmi la solidaran kaj revolucian fratecon ekzistantan inter ambaŭ landoj, kiu fariĝis esperoplena por la popoloj depost la prezidenta venko de Chávez en la jaro 1998.
Tiu ĉi estas la dua vizito de Nicolás Maduro al Kubo depost lia enposteniĝo kiel prezidento de Venezuelo la pasintan 14-an de aprilo.


Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up